Esperanto / kodvortoj

Skripto por krei kartaron por esperanta versio de la ludo Codenames

Geek Repo:Geek Repo

Github PK Tool:Github PK Tool

Ĉi tio estas programo por krei kartaron por esperanta versio de Codenames. Ankoraŭ necesas la originala ludo por havi la ceterajn kartojn kiuj ne temas pri la vortoj.

Se vi volas simple havi la PDF, elŝutu ĝin de ĉi tie.

Alikaze, por ruli la skripton oni unue devas instali la dependajn pakaĵojn. Ĉe Fedora oni povas ruli la jenan komandon:

sudo dnf install librsvg2 python3-gobject python3-cairo python3

Poste simple rulu la skripton:

./kodvortoj.py

Tio kreos PDF kiu nomiĝas kodvortoj.pdf.

Se vi volas aldoni aŭ forigi vortojn vi povas redakti la liston en vortoj.txt.

About

Skripto por krei kartaron por esperanta versio de la ludo Codenames


Languages

Language:Python 100.0%